La megalitoj en Weris : datumado



La megalitoj en Weris estas konstruitaj en ebenajho apartenanta al tio kion la geografiistoj nomas la kavigho Famena. Okcidente, transe de la riverego Mozo, tiu kavigho tushas la Altajn Marchojn lime de la basenoj de Mozo kaj Oise. Nord-oriente, Fameno tushas al la lando de Herve kaj denove al la Mozo kiu malfermas sian valon al la Balta ebenajho.


Enirvojo inter Kondruzo kaj Ardeno, normale la Marcho-Fameno krucighis inter multaj civilizacioj. Inter tiuj-chi, la kulturo dirita de Seine-Oise-Marne, vizaghaspekto de la Neolitko fina en la Pariza baseno. Inter 2800 kaj 2200 a J.C., ghi koloniigos la Marchojn kaj precipe Famenon, kie ghi estos influita de la "kulturo de l'Pokaletoj" veninta el la nordo, de Hesse-Westfalio. Ghi limsignos la regionon per multnombraj megalitaj monumentoj.
Koncerne la magalitojn de Weris, datumadoj per karbono 14 de osteroj trovitaj sur la ejo ebligas datumi ilian starigon inter 3000 kaj 2800 a. J.K.