Legendaj shtonoj


En Weris, legendoj naskighis sekve de la cheesto de naturaj rokoj sufiche misteraj, kiel la Shtono Haina [Hena], la Lito de la Diablo au la "Pas-Bayard" [Pasho-Bajar]....

Hena estus kelt-devena nomo signifanta «Shtono de la Prauloj». Dum chiu ekvinokso printempa, la enloghantoj de Weris blanke pentris tiun shtonon kaj apude dancis. Ghis antaùnelonge, tiu folklora tradicio persistis kadre de chiujara «festo de la shtono», la unuan de augusto. Laù legendo, la shtono staras sur la enirejo de galerio kondukanta al la ter-centro. Kelkfoje, la diablo faligis la shtonon, eliris el la galerio kaj iris ripozi sur la «Lito de l’diablo» kelkcentojn da metroj fore. Sed, iam, li ne sukcesis reeniri la galerion, kaj de tiam vagadas en la regiono ! Atentu se vi renkontus ghin !



La Lito de l’Diablo estas monolito pli-malpli litforma. Kelkaj vidas similigas ghin al altaro. Niaj prauloj ankaù asociis ghin al legendo.
Muelisto loghis borde de la rivero «Aisne» [En]. Iam, la akvo ekmankis en la rivero kaj la muelisto konsentis vendi sian animon al la diablo kondiche ke tiu-chi konstruu barajhon sur le rivero en ununura nokto. La diablo elfaris tion kaj vokis la mueliston. Sed nur hundo sin prezentis. Furioza, la diablo fulmrapide detruis la barajhon kiun li dum la tuta nokto prilaboris. Elcherpita, li iris ripozi sur la Lito de l’Diablo. La postrestajhoj de la barajho plu videblas en la loko nomita «Roche-à-Frêne» [roko je frakseno], 5 kilometrojn nord-oriente de Weris.


Bayard [Bajar], la plej fiera batalchevalo kiun oni konis post Pegaso, chiam sunsubire galopas tra la Ardenoj, serchante siajn malaperintajn mastrojn. Per ununura hufobato, ghi transiras riveregojn kaj valojn kaj poste malgaje skuighas, sentante sian larghan dorson nudan, kiu iam kune portis kvar kavalieranojn, la kvar filojn de la duko Aymon [Emo]. En Weris, strato de la tri fontoj [Trois-Fontaines], largha kaj profunda foldo gravurita en shtonego estus la spuro de la hufo de la chevalo Bajar, kiu tie kursvingighis por kunporti per ununura saltego la kvar filojn de Aymon en la centron de Durbuy, 6 km foren !.



Informoj : Musée des Mégalithes, Place Arsène Soreil, 7 à B-6940 Wéris (Durbuy)
Tel. 086/21.33.14 – 086/21.02.19. – Faks. 086/21.00.69.
(ekster Belgio: 086 > 32 86).