La pudinga shtono



La megalitoj en Weris estas konstruitaj per loka pudingo, ia natura betono komponita de grejsaj rulshtonetoj, kvarco kaj siliko kuntenataj en matrico da grejso maldika kaj malmola.


Tia rokaro nature elmergighas sur spino oriente de Weris. Kelkaj el tiuj rokoj falis kaj glitis lałlonge de la deklivajho, havigante al la konstruistoj de la Neolitko blokojn kiujn ili devis tiri kelkajn centojn da metroj ech pli foren por starigi menhirojn kaj dolmenojn (vidu la teknikon uzitan en la Muzeo pri Megalitoj). La pudingon oni tre malfacile prilaboras, kio parte klarigas la bonan konservadon de la megalitaj monumentoj de Weris... char la enloghantoj malmulte utiligis la pudingan shtonon, kiun, kontrałe al grejso ał kalko, ili praktike ne povis lałvole distranchi.



Tamen, la pudingo de Weris estis industrie ekspluatita de 1866 ghis la milito 1914-1918. La shtonoj estis tranchitaj, metitaj sur specialaj charoj tiritaj de 10 ał 14 chevaloj, kiuj kondukis ilin al la stacidomo en Barvaux. De tie, trajno kondukis ilin al Liegho ał al francia Loreno, kie oni uzis ilin por konstrui grundojn de fornoj ał altfornoj (pudingo tre bone rezistas al varmo). Kelkaj muroj kaj konstruajhoj de Weris enhavas tiun materion.


Dum la jaroj 1980 kaj sekvantaj, la enloghantoj de Weris tie organizis en ałgusto la "feston de la shtono". Apud la preghejo trovighas dika bloko da pudingo (nomita "ałgusta shtono") remoriganta pri tiu festo.



La monumento memore al la mortintaj batalantoj ankał estas el pudinga shtono.

Dum la festo Weris ighis "Werix" [Ueriks]