La dolmeno en Weris
(norda laùbaleo de Weris I)
La "dolmen' de Weris" - pli poste nomita "norda laùbaleo" - estis
konata chirkaù 1850, sed la Belgia Shtato achetis ghin nur en 1882
por la sumo da 1200 BEF (30 EUR). Prifosajhoj okazis ekde 1888 sen la scienca
rigoro necesa, sed seriozaj prifosadoj okazis de 1979 ghis 1984 far' François
Hubert, arkeologo che la iama "Nacia prifosajha ofico" (Service National
des Fouilles) kaj far' la "Estraro pri Arkeologio de la Valona Regiono" (Direction
de l'Archéologie de la Région wallonne) kaj la "Valona Asocio
pri megalitaj studoj" (Association wallonne d'Etudes mégalithiques)
de 1999 ghis 2001. Nova restaùrado okazas en 1991 : la krado estas
forigita, tri menhiroj retrovitaj antaù la monumento estas restarigitaj.
Ed. G.L.L., Aywaille (Coll. Pera)
© Région wallonne
Orientita al la Nordo-Nordo-Oriento, la dolmeno de Weris konsistas el tomba
chambro (6 x 1,70 x 1,50 m) kaj mallonga vestiblo sen tegmento. La chambron
limigas 4 pilieroj (E-F-I-L), sur kiuj ripozas 2 kovrilaj shtonoj (J, K).
La lita slabo ne plu ekzistas. Oni ne konas la rolon de la impona pudinga
bloko G (1,90 x 1,60 x 0,80 m). La menhiron A, hodiaù ree lokigitan
en sia originala foso, kojnofiksas pudinga shtono. Alta je 2,84 m ghi eble
utilis kiel indikila menhiro. La du malfermaj shtonoj entranchitaj (N, O),
estas kojnofiksitaj per 2 kushitaj blokoj (C, D).
Laù François Hubert la deklivajho oriente de la dolmeno origine
atingis la supron de la monumento. Tiu-chi do kushis sub teramaso malkovrita
de la Gaùlo-Romianoj, kiam ili konstruis la vojon hodiaù plu
nomata "Vojo de l'Romianoj" (Chemin des Romains).
Prifosadoj en la tuja proksimo de la dolmeno de Weris liveris kelkajn objektojn
datumantaj de la Neolitiko, de la ferepoko kaj de la GaùloRomia periodo.
La homaj ostoj malkovritaj pruvas ke tiu monumento estas uzita kiel tombo.
La neolitika materialo enhavas tajlitajn sileksajhojn, ses pedunklitajn sagopintojn,
skrapileton, grejsan perkutilon,....
MENHIROJ
Krom la inkikila menhiro A, du aliaj menhiroj estis retrovitaj kaj restarigitaj
sur la loko, kune kun pli-malpli gravaj blokoj. Chu eble ili estis parto
de la monumento mem aù konsistigis monumentan alirvojon al la domeno?