La Shtono Sankta Nikolao



Lecomte-Cornet Ed., Oppagne (Coll. Pera)


Dika bloko elstaranta el la pudinga shtonaro, la Shtono Sankta-Nikolao iam konsistigis elektindan gvidpunkton en la pejzagho. Ne plu estas tiel nune pro plantado de rezinarboj kiuj kashas la vidon al la ebenajho. El la Shtono Sankta Nikolao la panoramo efektive montris la tutan megalitan kampon de Oppagne ghis Ozo.

Vezin


En la arbaro Vezin, pluraj dikaj pudingaj blokoj estas jam de longe konataj. Kiu kondukis ilin sur tiun monteton ? Chu neolitikanoj ? Chu terkulturisto ghenata pro ilia cheesto en sia kampo ? La Estraro pri Arkeologio de la valona regiono tie kondukis priserchadojn en septembro-oktobro 2001. Sen rezulto tamen : nenia starig-fosajho, nenia spuro klariganta la cheeston de tiuj shtonoj tiuloke. Tiuj-chi do konservos sian sekreton.


Misteraj shtonoj en Vezin

Arkeologoj sin pridemandas


La "Thier de Sel"


Tiuloke, traserchadoj montris la subkonstruajhojn de malgranda religia konstruajho kies plano povas datighi el la 17a jarcento a¨ el la 10-11aj jarcentoj. Oni nomas ghin "Chapelle des Sarrasins" [preghejeto de la Sarazinoj]. La serchintaj arkeologoj trovis sufiche da pudingaj blokoj en la fundamentoj, dum la grundo tiuloke konsistas el grejsoj kaj skisto.

Chu estis tie menhiro, detruita okaze de la konstruado de la preghejeto, kies unu el la celoj estintus "kristanigi" la lokon ? De tie chiukaze, oni ghuas belan vidon al la tuta magalita kampo.




Info : Musée des Mégalithes, Place Arsène Soreil, 7 à B-6940 Wéris (Durbuy)
Tél. 086/21.02.19. ľ Faks 086/21.00.69.
(ekser Belgio : anstata¨igu 086 per 32 86).